Horní Planá
Horní Planá | |||
germane Oberplan | |||
urbo | |||
Horní Planá
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Horní Planá | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Český Krumlov | ||
Administra municipo | Horní Planá | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Parto de | PPR Šumava | ||
Montaro | Šumava, Šumava cismontaro | ||
Akva rezervujo | Akva rezervujo Lipno | ||
Rivero | Vultavo | ||
Situo | Horní Planá | ||
- alteco | 776 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 46′ 03″ N 14° 01′ 57″ O / 48.76750 °N, 14.03250 °O (mapo) | ||
Areo | 127,17 km² (12 717 ha) | ||
Loĝantaro | 1 980 (2024) | ||
Denseco | 15,57 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 382 26 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0312 | ||
NUTS 5 | CZ0312 545511 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 15 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Horní Planá | |||
Retpaĝo: www.horniplana.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Horní Planá (germane Oberplan) estas urbo en Ĉeĥio situanta en Sudbohemia regiono, en distrikto Český Krumlov, en montaro Šumava sur norda (maldekstra) bordo de akva rezervujo Lipno. Ĝi troviĝas en dislimejo de Vltavica sulko kaj Želnava montetaro, sur deklivo de monto Houbový vrch – en supermara alteco 776 m kaj ĝi estas plej alte situanta urbo en Sudbohemia regiono. Vivas ĉi tie 1 980 loĝantoj (2024). Horní Planá estas unu el municipoj kun la plej granda teritorio (la 6-a loko).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nová Pec, Černá v Pošumaví kaj Armea spaco Boletice.
Historio
[redakti | redakti fonton]Arkeologiaj trovaĵoj pruvas ĉeeston de homo jam en mezolitiko. El bavaria Passau kondukis tra aŭstria Klaffer am Hochficht du branĉoj de komerca pado ĝis Horní Planá, tra unua montoselo inter Plechý kaj Hochficht (ĉeĥe Smrčina) kaj la alia tra Zvonkova montpasejo. El Horní Planá poste la pado daŭrigis tra Hodňov kaj Polná al Boletice.
Jam en la 13-a jarcento estis en Horní Planá preĝejo - preĝejo de sanktaMargareto havas romanikan krnon el la dua kvarono de la 13-a jarcento. La municipo estis fondita fare de cistercianoj el Monaĥejo Zlatá Koruna. En la jaro 1349 Horní Planá estis Sankta Romia Imperiestro kaj ĉeĥa reĝo Karolo a 4-a laŭ peto de tiu ĉi monaĥejo avancita al kampurbo. Dum husmilitoj Horní Planá venis al senjorujo Český Krumlov kaj restis ĉe ĝi ĝis nuligo de servuteco. En la jaroj 1845-1846 estis konstruita ŝoseo el Horní Planá tra Bližší Lhota ĝis Zvonková kaj plu l landa limo, kie ĝi ligis al ŝoseo el Ulrichsberg. En la jaroj 1891-1892 Horní Planá estis konektigita en fervojreton.
En 1950-aj jaroj pereis en la nuna rondo de la municipo tiuj ĉi setlejoj: Huťský Dvůr, Josefův Důl, Staré Hutě, Zadní Zvonková.
En la jaroj 1952-1958 estis konstruita akva rezervujo Lipno, prokiu estis detruita devena domaro Jenišov; ponto en Bližší Lhota estis deŝirita kaj anstataŭigita de pramejo; la fervojlinio estis transmetita kaj en Horní Planá estis konstruita nova stacidomo.
Lokaj partoj
[redakti | redakti fonton]- Bližší Lhota (k. t. Pestřice kaj Zvonková)
- Hodňov (k. t. Horní Planá)
- Horní Planá (katastra teritorio (k. t.) Horní Planá, Houbový Vrch kaj Maňávka u Českého Krumlova)
- Hory (k. t. Pernek)
- Hůrka (k. t. Horní Planá)
- Olšina (k. t. Horní Planá)
- Pernek (k. t. Pernek)
- Žlábek (k. t. Horní Planá)
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 105 |
1880 | 7 053 |
1890 | 7 284 |
1900 | 7 645 |
1910 | 7 470 |
1921 | 7 044 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 6 624 |
1950 | 2 268 |
1961 | 1 926 |
1970 | 1 967 |
1980 | 2 130 |
1991 | 2 302 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 293 |
2014 | 2 145 |
2016 | 2 114 |
2017 | 2 078 |
2018 | 2 098 |
2019 | 2 088 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 080 |
2021 | 2 009 |
2022 | 1 993 |
2023 | 2 006 |
2024 | 1 980 |
Personecoj
[redakti | redakti fonton]- Mathias Pangerl (1834–1879) – historiisto, arkivisto, naskiĝinta en Hodňov
- Adalbert Stifter (naskiĝinto) – verkisto
- Leopold Wackarž (naskiĝinto) – abato de monaĥejo en Vyšší Brod kaj ĉefa abato de cistercianoj
- Gustav Jungbauer (naskiĝinto) – etnografo, profesoro en Universitato de Karolo en Prago kaj kunfondinto de Šumava muzeo en Horní Planá
- Johann Evangelist Habert (1833–1896) – eklezia muzikisto kaj komponisto
- Adolf Martin Pleischl (1787–1867) – universitata profesoro, kemiisto kaj kuracisto, naskiĝinta en Jenišov.
- Franz Fischer (1867–1937) – direktoro de lernejo, aŭtoro de folkloraj kaj historiaj artikoloj, municipa kronikisto; honora civitano de Horní Planá
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de sankta Margareto en Horní Planá
-
Naskodomo de Adalbert Stifter
-
Akva rezervujo Lipno ĉe Horní Planá
-
Strando en Horní Planá
-
Preĝejo de Virgulino Maria
-
Statuo de Adalbert Stifter
|